Information
Tiu ĉi evento estas nun plena. Se vi deziras esti sur atendlisto, retpoŝtu al chuck.mays@esperanto-usa.org.
This event is now full. If you wish to be on the waiting list, email chuck.mays@esperanto-usa.org.
La ĉiujara regiona Printempa Esperanto-Renkontiĝo prezentas specialan ŝancon por esperantistoj pasigi tri tagojn en Esperantujo. En bela monta loko en Nordkarolino, for de la zorgoj kaj ĝenoj de la ĉiutaga vivo, amikema, bonveniga, kaj kunlabora medio atendas vin. Praktika, informa, kaj pensiga programaro kun diversaj aktivaĵoj disponigos ŝancojn plibonigi kaj plifortigi paroladajn, aŭskultadajn, kaj konversaciajn povojn. Komunaj spertoj donos gravan fonton de praktikaj progresigaĵoj kaj kuraĝigoj por plia pliboniĝado. Variaj sesioj pritraktos la lingvon kaj kulturajn temojn -- inkluzive literaturon en la kunteksto de nunaj kaj historiaj eventoj en Esperantujo. Partoprenantoj havos ŝancon prezenteti, laŭdezire. Aldona sesio pritraktos gramatikajn demandojn, evoluadon de kapabloj, kaj manierojn plibonigi la nivelon de flueco. Ludoj, promenadoj, komunaj manĝoj estas partoj de la ĝuado. La evento komenciĝas per vespermanĝo ĵaŭde, la 16an de aprilo kaj finiĝas post tagmanĝo, dimanĉe la 19an de aprilo.
The annual regional Spring Esperanto Gathering (PER) presents a rare opportunity for Esperantists to spend three days immersed in an all-Esperanto world. In a beautiful mountain setting in North Carolina, far from the cares and annoyances of everyday life, a friendly, welcoming, and collaborative environment awaits. A practical, informative, and thought-provoking program with a variety of activities will provide opportunities to sharpen and strengthen speaking, listening, and conversational skills. Shared experiences will provide an important source of practical suggestions and encouragement for further, self-confident development. A variety of sessions will cover language and cultural themes—including literature in the context of current and historical events in the Esperanto world. Participants will have an opportunity to make short presentations if they wish. Additional session will cover grammar questions, development of skills and ways to improve the level of fluency. Games, hikes, community meals are part of the enjoyment. The event starts with dinner on Thursday, 16 April and ends after lunch on Sunday, 19 April.
Contacts
Email addressquintyn.bobb@esperanto-usa.org